Proverbs 18

1Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo. 2Malsaĝulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron. 3Kiam venas malvirtulo, Venas ankaŭ malestimo kun honto kaj moko. 4La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero. 5Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon ĉe la juĝo. 6La lipoj de malsaĝulo kondukas al malpaco, Kaj lia buŝo venigas batojn. 7La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon. 8La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. 9Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto. 10La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata. 11La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago. 12Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco. 13Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton. 14La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti? 15La koro de saĝulo akiras prudenton, Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion. 16Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj. 17La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj ĝin klarigas. 18La loto ĉesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj. 19Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo. 20De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj. 21Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn. 22Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo. 23Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante. 24Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

Copyright information for Esperanto